La timoj ligitaj al KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN (artikolo aperinta en la retejo de la Oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, UN, Ĝenevo)
العربية | English | 中文 | Español | Français | Esperanto + FERNAND DE VARENNES Speciala Raportisto de UN pri minoritataj aferoj © Fernand de Varennes / Facebook 2020
ĜENEVO (30a de marto 2020) - La ekspluato de la timoj ligitaj al KOVIM-19 fare de grupoj kaj de politikistoj, por kulpigi la minoritatojn, rezultigas alarmigan kreskon de parolaj kaj fizikaj misagoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj minoritatoj, el kiuj multaj estas ekskluditaj de alireblo al sanprizorgado kaj al informoj pri la pandemio, deklaris eksperto de UN pri rajtoj.
- Fino de la mesaĝo - S-ro Fernand de Varennes, Speciala Raportisto pri minoritataj aferoj: EN | RU | ES | FR | ZH | AR | EO
La Specialaj Raportistoj konsistigas laborgrupon de la Homrajta Konsilio kadre de la t.n. Specialaj proceduroj. La Specialaj proceduroj kunigas la plej grandan grupon de sendependaj ekspertoj de la UN-sistemo pri homaj rajtoj. Temas pri sendependaj mekanismoj, enketo kaj monitoradoj rilate al la laboro de la Konsilio pri specifaj situacioj de landoj, aŭ diverstemaj problemoj en ĉiu regiono de la mondo. La ekspertoj de la specialaj proceduroj laboras volontule kaj ne estas funkciuloj de UN, ne ricevas salajron por tiu laboro. Ili estas sendependaj de ĉiu registaro aŭ organizaĵo kaj partoprenas en kunsidoj kiel individuoj.
- Traduko el la franca originalo al esperanto: Stefano Keller, ĉefreprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.
Gazetara Komuniko de UEA
Esperanto Por UN:
Muzaiko (Radio en Esperanto)
|
dimanche 5 avril 2020
La timoj ligitaj al KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN
mardi 14 janvier 2020
Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo
Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA
ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9-an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la
Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 Julio 2016).
Evento, pri kiu mi ne raportis en mia blogo ĉi tie. Jen, aliaj tion faris:
http://esperantoilustrita.blogspot.com/2016/07/interveno-de-uea-ce-un-en-genevo.html
Inscription à :
Articles (Atom)