dimanche 26 juin 2022

ESPERANTO-TAGO - 26-07-2022 - Tago de Lingva Justeco

26a de julio - Esperanto-Tago, tago de Lingva Justeco


Kial la Esperanto-Tago? - Kial ĝi estas grava por la tuta mondo nun?

La 26an de julio 1887 aperis la unua libro pri la internacia lingvo Esperanto. Esperanto estas proponata por uzo en rilatoj inter personoj de malsamaj denaskaj lingvoj, kiuj tiel neŭtrale kaj lingve egalrajtece interparolus, kaj la komunikado inter ili estus justa. Neniu rajtas senti sin supera al la alia.

Ni, esperanto-parolantoj, proponas al la mondo festi la 26-an de julio kiel la tagon de Lingva Justeco, de justaj interrilatoj kulturaj, popolaj, etnaj. Justa komunikado estas la situacio, en kiu ĉiuj interparolantoj disponas pri la samaj lingvaj eblecoj sin esprimi. Estas klare, ke, se iuj rajtas paroli en sia denaska lingvo, dum aliaj devas uzi la denaskan lingvon de la alilingvanoj, tiam ne ekzistas tia situacio de egaleco.

Elektante kaj metante unu aŭ kelkajn lingvojn super la aliajn, oni signalas la pli grandan gravecon aŭ la regadon fare de la denaskaj uzantoj de tiuj lingvoj. Tiu elekto fariĝas rimedo por ekskludi homojn el politiko, edukado, aliro al komercado kaj multaj aliaj aspektoj de la socia vivo. Ĝi fortigas sociajn-ekonomiajn malegalecojn inter homgrupoj.

Ekzistas lingvaj homaj rajtoj kaj ekzistas homaj rajtoj kun lingva enhavo. Libereco de sinesprimado kaj la rajto uzi sian denaskan lingvon estas nedisigeblaj.

Spertoj ĉirkaŭ la mondo montras, ke plurlingvaj politikoj povas pliampleksigi ŝancojn por homoj en multaj manieroj. Tio, kion egaleca mondo bezonas, estas formulo, cetere rekomendita de UNESKO, kiu donas publikan agnoskon al la uzado de ĉiuj lingvoj: gepatra, landa/regiona kaj internacia.

a) Gepatra lingvo. Homoj deziras kaj bezonas povi uzi sian gepatran lingvon, kiam tiu ĉi estas nek la regiona nek la internacia lingvo, en kiel eble plej multaj situacioj. Infanoj en elementaj lernejoj rajtas ricevi instruon en la hejma lingvo.

b) Landa/regiona lingvo. Lingvo de loka ligado faciligas komunikadon inter malsamaj lingvogrupoj – kiel ekzemple la svahila en orientafrikaj landoj, kie ankaŭ multaj aliaj lingvoj estas parolataj.

c) Internacia lingvo. En tiu ĉi epoko de facila internacia komunikado, ĉiuj homoj devas havi la rajton uzi neŭtralan internacian lingvon, kiu situigas la popolojn je la sama nivelo, kiam temas pri internacia komunikado kaj kultura interŝanĝado.

Registaroj devas agnoski ĉiujn uzatajn lingvojn kaj laŭeble faciligi ties instruadon kaj uzadon en la vivo. Ekzistas multaj versioj de tiaj plurlingvaj formuloj, depende de la lando. Dum estas eble kaj eĉ dezirinde, ke ŝtato restu "neŭtrala" pri etneco kaj religio, tio ĉi estas neebla pri lingvoj. La homoj en la mondo kaj la civitanaro en la unuopaj landoj bezonas komunan lingvon por antaŭenigi reciprokan interkomprenon kaj efikan komunikadon, sed samtempe ili rajtas utiligi sian gepatran lingvon.

La internacia lingvo Esperanto estas ilo neŭtrala por certigi la lingvajn homajn rajtojn je internacia, interpopola nivelo.

- "El ĉiuj planlingvoj de la mondo Esperanto estas hodiaŭ la plej konata kaj la plej uzata. Laŭ mi, ĝi alportos multajn avantaĝojn, se la homoj konsideros ĝin serioze. ...Esperanto bezonas malpli da lernotempo ol iu ajn 'natura' lingvo, ĉar ĝi estas regula kaj logika, ne havas esceptojn. Tamen, oni povas en Esperanto diri ĉion, kion oni volas [...]" - laŭ la monde konata lingvistino Dr. Tove Skutnabb-Kangas.

Ĝi, krome, malhelpas la hegemonion de la momente grandaj potencoj. Tiuj potencoj nuntempe parolas unu lingvon, sed, kia estos la estonteco, post 50 jaroj?

- "Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiuj lingvoj, estas la celo, al kiu Esperanto signife kontribuas." - laŭ alia konata lingvisto, Dr. Robert Phillipson.

Estas tempo ĉesi pensi laŭ la nuntempa maniero, ni devas komenci starigi situacion de egaleco inter ĉiuj popoloj de la mondo.

ESPERANTO estas ilo por atingi kaj realigi justan komunikadon.

- - - - - - - - - - - -

dimanche 5 avril 2020

La timoj ligitaj al KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN


La timoj ligitaj al KOVIM-19 ne estu ekspluatataj
por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN

(artikolo aperinta en la retejo de la
Oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, UN, Ĝenevo)

العربية | English | 中文 | Español | Français | Esperanto + Aŭskultu la mesaĝon de Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de UN pri minoritataj aferoj! + PDF  


FERNAND DE VARENNES
Speciala Raportisto de UN pri minoritataj aferoj


D-ro Fernand de Varennes - Speciala Raportisto de UN pri minoritataj aferoj
© Fernand de Varennes / Facebook 2020

ĜENEVO (30a de marto 2020) - La ekspluato de la timoj ligitaj al KOVIM-19 fare de grupoj kaj de politikistoj, por kulpigi la minoritatojn, rezultigas alarmigan kreskon de parolaj kaj fizikaj misagoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj minoritatoj, el kiuj multaj estas ekskluditaj de alireblo al sanprizorgado kaj al informoj pri la pandemio, deklaris eksperto de UN pri rajtoj.

"KOVIM-19 ne estas nur sano-problemo; ĝi povas esti viruso pliakriganta ksenofobion, malamon kaj ekskludon", deklaris Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj.

"Raportoj pri fizikaj atakoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj azianoj, malamaj paroladoj kulpigantaj la minoritatojn, interalie la romaojn kaj hispanparolantojn por la disvastigo de la viruso, kaj pri politikistoj, kiuj volas rifuzi al la migrantoj la aliron al medicinaj servoj, ĉiuj montras, ke la ŝtatoj urĝe devas akcenti la neceson de tio, ke la homaj rajtoj de ĉiu devas esti protektataj, speciale de la pli vundeblaj kaj pli marĝenigitaj."

La eksperto de UN esprimis siajn zorgojn rilate al la multnombraj raportoj pri ksenofobio kaj pri la ekskludo de minoritatoj en diversaj mondopartoj, kiel ekzemple alvokoj rifuzi la aliron al medicinaj servoj por migrantoj sen identigiloj, aŭ kiel la malekzisto de informoj pri la pandemio en minoritataj lingvoj, inklude de gestolingvoj.

"Milionoj da homoj, speciale la minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, eble ne havas aliron al tio, kio estas sendube la plej grava mesaĝo de publika sano ekde generacioj", deklaris S-ro de Varennes.

"La plej vundeblaj de la mondo estas ofte la lastaj, kiuj petas helpon. La internacia komunumo kaj la ŝtatoj devas efike kunlabori por informi, helpi kaj protekti ilin. Temas interalie pri komunikado kun ili en iliaj lingvoj, kiam tio eblas, por efike provizi al ili la esencajn informojn kaj la flegadojn esencajn de publika sano, sed ankaŭ apliki protektajn aranĝojn kontraŭ la fizikaj atakoj kaj malamaj paroladoj."

"La koronvirusa epidemio endanĝerigas la sanon de ni ĉiuj, sen rigardo al lingvo, religio aŭ etna deveno. Sed iuj estas pli vundeblaj ol aliaj. Ni ĉiuj povas fari aranĝojn por kontraŭstari ĉi tiun multiĝon de diskriminacia kaj malama parolado kontraŭ minoritatoj aziaj kaj aliaj en la sociaj retoj, aldonante niajn voĉojn en subtenaj mesaĝoj uzante la kvadratkodojn #IamNotAVirus aŭ #JeNeSuisPasUnVirus aŭ #MiNeEstasViruso"

"Por kontraŭbatali la epidemion, oni devas agi kontraŭ ĝiaj plej obskuraj aspektoj. Urĝas kaj necesas, ke la ŝtatoj kaj ni ĉiuj firme ekagu por protekti la homajn rajtojn de la plej vundeblaj kaj marĝenigitaj, inkludante la minoritatojn, la indiĝenajn komunumojn kaj la migrantojn.", konkludis la Speciala Raportisto.

- Fino de la mesaĝo -


S-ro Fernand de Varennes, Speciala Raportisto pri minoritataj aferoj:
EN | RU | ES | FR | ZH | AR | EO

La Specialaj Raportistoj konsistigas laborgrupon de la Homrajta Konsilio kadre de la t.n. Specialaj proceduroj. La Specialaj proceduroj kunigas la plej grandan grupon de sendependaj ekspertoj de la UN-sistemo pri homaj rajtoj. Temas pri sendependaj mekanismoj, enketo kaj monitoradoj rilate al la laboro de la Konsilio pri specifaj situacioj de landoj, aŭ diverstemaj problemoj en ĉiu regiono de la mondo. La ekspertoj de la specialaj proceduroj laboras volontule kaj ne estas funkciuloj de UN, ne ricevas salajron por tiu laboro. Ili estas sendependaj de ĉiu registaro aŭ organizaĵo kaj partoprenas en kunsidoj kiel individuoj.

Por pli da informoj kaj rilate al petoj de amaskomunikiloj, bv. kontakti: Marina Narváez (+41-22 917 9286 / mnarvaez@ohchr.org) aŭ Jacqui Zalcberg (+41- 22 917 9271/ jzalcberg@ohchr.org)

Por petoj de amaskomunikiloj rilataj al aliaj sendependaj ekspertoj de UN, bonvolu kontakti: Xabier Celaya - Service de presse (+ 41 22 917 9445 / xcelaya@ohchr.org)



- Traduko el la franca originalo al esperanto: Stefano Keller, ĉefreprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.
- Traduction du français en espéranto: Stefano Keller, chef de délégation de l'Association mondiale d'Espéranto (Universala Esperanto-Asocio, UEA) auprès des Nations Unies à Genève.


Gazetara Komuniko de UEA

KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto
https://uea.org/gk/860a1


Esperanto Por UN:
La timoj ligitaj al KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn – diras eksperto de UN


Muzaiko (Radio en Esperanto)
Muzaiko - tuttempa, tutmonda, tutmojosa, tutesperanta, retradio-kanalo! - 24h/24
Stefano Keller legas la mesaĝon de la Speciala Raportisto de UN pri minoritatoj
http://muzaiko.info/programdetaloj?id=1091

mardi 14 janvier 2020

Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9-an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 Julio 2016).

Evento, pri kiu mi ne raportis en mia blogo ĉi tie. Jen, aliaj tion faris:
http://esperantoilustrita.blogspot.com/2016/07/interveno-de-uea-ce-un-en-genevo.html

dimanche 11 novembre 2018

Reveno!

Alvenis la tempo por re-aktivi en miaj diversaj blogoj, post tiu granda migrado de preskaŭ ĉiu el ni (rete publikigantaj esperantistoj) al Vizaĝlibro (Facebook)..., tute forlasinte antaŭ kelkaj jaroj la aliajn eblojn de komunikado, publikado (kiel ĉi tie, aŭ en iperniti kaj aliloke).

Fakte, en la reto estas bone publikigi en multaj lokoj, en diversaj retejoj, blogoj, inter (kaj al) kiuj estas bone aldoni ligojn el alilokaj publikaĵoj, komentoj, artikoloj, por pli bone konigi ĉion publikigitan, bone informi, 'nutri' la guglan kaj aliajn serĉilojn per tiuj ligoj, materialoj, niaj ŝlosilvortoj en diversaj lingvoj (Esperanto, internacia lingvo, lingvaj rajtoj, ktp.).

jeudi 23 janvier 2014

Alvoko pri solidareca ago - adresita ne nur al esperantistoj: Puran trinkakvon al lerneja klaso en Benino!

[de] Deutsch | [en] English | [eo] Esperanto | [es] español | [fr] français | [is] Íslenska | [it] italiano:

[de] Solidaritätsaufruf, der sich nicht nur an die Esperantisten wendet: Sauberes Wasser für Schulklassen in Benin!

Anlässlich des 5. Afrikanischen Esperanto-Kongresses in Cotonou (Benin) sollten wir auch an die Kinder dieses Landes denken, deren Gesundheit unter schlechten hygienischen Bedingungen leidet. Drücken Sie Ihre Solidarität mit ihnen aus! Ermöglichen Sie das Zurverfügungstellen von reinem, natürlichem Trinkwasser durch die Kampagne von HELVETAS, einer schweizerischen Nichtregierungsorganisation, die schon vor Ort tätig ist.

Ich bin überzeugt, dass Esperantisten aus aller Welt nicht nur sprachliche Gerechtigkeit unterstützen, sondern auch die Grundrechte für alle Menschen. Mit Ihrem Beitrag ermöglichen Sie Kindern in Benin, reines Trinkwasser zu erhalten, und erlauben ihnen, gesund zu bleiben und die Schule regelmässig besuchen zu können. Erziehung ist wichtig, um ein erfolgreiches Leben zu führen und ein gleichberechtigtes Mitglied der Gesellschaft zu werden.

Wie gross Ihr Beitrag auch immer sein mag, er ist nützlich und bedeutet viel. Danke für Ihre Solidarität!

Stefano Keller
Vorstandsmitglied der Universala Esperanto-Asocio (UEA) mit Sitz in Rotterdam 20. Dezember 2013
www.mon-souhait.ch/stefanokeller/autreoccasion

(Deutsch : Richard Schneller, Schweiz)

- - -

[en] Call for solidarity - addressed not only to Esperanto speakers: Clean drinking water for a school in Benin!

On the occasion of the 5th African Esperanto Congress in Cotonou, Benin, let us consider the children in Benin who are unhealthy as a result of their unhygienic living conditions. We ask you for your solidarity! Please help us to enable the provision of clean drinking water by supporting the campaign of HELVETAS, a Swiss Non-Governmental organisation which is already working on the spot.

I am convinced that Esperanto speakers from all over the World support not only linguistic justice, but also basic human rights for all. By sending a donation you will enable children in Benin to obtain clean drinking water which in turn will enable their good health and thus a school education. Education is essential for a successful life and to become an equal member of society.

However small your contribution, it will be useful and will mean a lot to us. Thank you for your solidarity.

Stefano Keller, Executive Board Member, Universal Esperanto Association (UEA), 20th December 2013
www.mon-souhait.ch/stefanokeller/autreoccasion

(English: Brian Barker, United Kingdom & Brian Moon, Britain/Luxembourg)

- - -

[eo] Alvoko pri solidareca ago - adresita ne nur al esperantistoj: Puran trinkakvon al lerneja klaso en Benino!

Okaze de la 5a Afrika Kongreso de Esperanto, en Kotonuo, Benino, ni pensu ankaŭ pri la infanoj de tiu lando, kiuj malsanas pro malbonaj higienaj vivkondiĉoj. Esprimu vian solidarecon kun ili! Ebligu la disponigon de pura, natura trinkakvo, subtenante la kampanjon de HELVETAS, svisa ne-registara organizo, kiu jam agas surloke.

Mi estas konvinkita, ke esperantistoj el la tuta mondo subtenas ne nur lingvan justecon, sed ankaŭ la bazajn homajn rajtojn por ĉiuj. Donacante vi ebligas al la infanoj de Benino ricevi puran trinkakvon, kaj tiel ili povas resti sanaj, iri regule al lernejo. Edukado gravas por konstrui sukcesan vivon kaj iĝi egalrajta membro de la socio.

Kiom ajn granda via kontribuo estas, ĝi utilas kaj multon signifas. Dankon pro via solidareco!

Stefano Keller (Svislando), Estrarano de UEA, la 20-an de decembro 2013
www.mon-souhait.ch/stefanokeller/autreoccasion

- -

[es] Llamado a la solidaridad dirigido no sólo a los esperantistas. ¡Agua potable pura para un grupo escolar en Benín!

En ocasión del 5º Congreso Africano de Esperanto, en Cotonú, Benín, pensemos también en los niños de ese país que sufren enfermedades debido a las malas condiciones de higiene. ¡Exprese su solidaridad con ellos! Haga posible el envío de agua potable pura y natural apoyando la campaña de HELVETAS, una organización no gubernamental suiza, que ya actúa localmente.

Estoy convencido de que los esperantistas de todo el mundo apoyan no sólo la equidad lingüística, sino también los derechos humanos básicos para todos. Con su donación posibilita que los niños de Benín reciban agua limpia para beber, para que puedan mantenerse sanos y asistir regularmente a la escuela. La educación es importante para construir una vida exitosa y convertirse en un miembro de pleno derecho de la sociedad.

No importa el monto de su contribución, ésta sirve y significa mucho. ¡Gracias por su solidaridad!

Stefano Keller, Miembro del Comité Directivo de UEA 20 de diciembre de 2013
www.mon-souhait.ch/stefanokeller/autreoccasion

(español : Pablo León, Argentina)

- - -

[fr] Appel à la solidarité - adressé non seulement aux espérantistes: De l'eau potable pure pour une classe d'élèves au Bénin!

A l'occasion du 5e Congrès africain de l'espéranto, à Cotonou, au Bénin, pensons aussi aux enfants de ce pays, qui sont malades à cause des conditions d’hygiène insuffisantes. Exprimez votre solidarité avec eux! Soutenez la campagne d'Helvetas, une organisation non gouvernementale suisse, qui agit déjà sur place, permettant de mettre à disposition des enfants du Bénin de l’eau potable, pure et naturelle.

Je suis convaincu que les espérantistes autour du monde soutiennent non seulement la justice linguistique, mais aussi les droits fondamentaux humains pour tous. En donnant, vous permettez aux enfants du Bénin de recevoir de l'eau potable, et ainsi, qu'ils puissent rester en bonne santé et aller régulièrement à l'école. L'éducation est importante pour construire une vie réussie et devenir un membre à part entière de la société.

Quelle que soit votre contribution, elle sera très utile et signifie beaucoup. Merci pour votre solidarité!

Stefano Keller, Membre du Conseil d’administration de l’Association Mondiale d’Espéranto (UEA), le 20 décembre 2013
www.mon-souhait.ch/stefanokeller/autreoccasion

(français : Nancy Fontannaz, Suisse)

- - -

[is] Beiðni um samstöðu í verki - ekki einungis ætlað esperantistum: Hreint drykkjarvatn fyrir skólabekk í Benín!

Í tilefni af 5. Afríkuþingi esperantista, í Kotonuo í Benín, skulum við einnig hugsa til barna í þessu landi, en þau veikjast vegna óheilsusamlegs umhverfis. Sýnum samstöðu með þeim! Veitum þeim aðgang að hreinu og náttúrulegu drykkjarvatni með því að styðja átak HELVETAS, sjálfstæðra svissneskra samtaka, sem starfa þar.

Við erum sannfærð um að esperantistar um heim allan styðja ekki einungis tungumálalegt réttlæti heldur einnig grundvallarmannréttindi öllum til handa. Með fjárstuðningi gerirðu börnum í Benin kleift að fá hreint drykkjarvatn, þannig að þau geta haldið heilsu og gengið í skóla. Menntun er mikilvæg til þess að leggja grunninn að góðri ævi og þátttöku í samfélaginu á jafnréttisgrunni.

Hversu mikið eða lítið sem framlag þitt er, þá munar um það.

Kærar þakkir fyrir samstöðuna!

Stefano Keller stjórnarmaður í Alþjóðasambandi esperantista (UEA). 20. desember 2013
www.mon-souhait.ch/stefanokeller/autreoccasion

(Íslenska: Steinþór Sigurðsson, Ísland)

- - -

[it] Appello per una azione solidale - rivolta non solo algi esperantisti: Acqua da bere pura per una classe scolastica in Benin!

In occasione del 5° Congresso Africano di Esperanto, a Cotonou, Benin, pensiamo anche ai bambini di quel paese, che stanno male per le cattive condizioni igieniche. Esprimete la vostra solidarietà con loro! Peremettete la disponibilità di acqua da bere pura e naturale, sostenendo la campagna di HELVETAS, una associazione svizzera non governativa, che già è attiva in loco.

Sono convinto che gli esperantisti di tutto il mondo sostengono non solo la giustizia linguistica ma anche i diritti dell'uomo fondamentali per tutti. Donando voi permettete ai bambini del Benin di ricevere acqua da bere pura, e così essi possono restare sani e andare regolarmente a scuola. L'educazione è importante per costruire una vita di successo e diventare un membro con eguali diritti della società.

Comunque sia grande il vostro contributo, esso sarà utile e significherà molto. Grazie per la vostra solidarietà!

Stefano Keller, consigliere della Associazione Mondiale di Esperanto (UEA), il 20 dicembre 2013
www.mon-souhait.ch/stefanokeller/autreoccasion

(italiano : Renato Corsetti, Italia)

===========================

Helvetas - Akvon por Benino:
PDF [de] - [en] - [eo] - [es] - [fr] - [is] - [it]:
http://goo.gl/XUTAhH


Pri la laboro de HELVETAS en Benino:

[en] http://www.helvetas.org/projects___countries/countries/benin.cfm
HELVETAS Swiss Intercooperation is one of the most experienced and largest development organisations in Switzerland. It came into existence on 1 July 2011 through the merger of two organisations: Helvetas (founded in 1955) and Intercooperation (founded in 1982).

[fr] www.helvetas.ch/fr/nos_activites/pays_d_engagement/benin.cfm
HELVETAS Swiss Intercooperation est l’une des organisations de développement les plus importantes et les plus expérimentées de Suisse. Elle est née en 2011 de la fusion entre Helvetas (fondée en 1955) et Intercooperation (fondée en 1982).

[de] www.helvetas.ch/de/was_wir_tun/projektlander/benin.cfm
HELVETAS Swiss Intercooperation ist eine der erfahrensten und grössten Entwicklungsorganisationen der Schweiz. Sie ist 2011 aus einem Zusammenschluss der beiden Organisationen Helvetas (gegründet 1955) und Intercooperation (gegründet 1982) entstanden.

[it] www.helvetas.ch/it/attivita/paesi_di_progetto/benin.cfm
HELVETAS Swiss Intercooperation, nata nel 2011 in seguito alla fusione di Helvetas (fondata nel 1955) e Intercooperation (1982), è una delle organizzazioni per lo sviluppo più grandi e con maggiore esperienza in Svizzera.

lundi 5 juillet 2010

Világkongresszus tolmácsok nélkül

Az eszperantó, a semleges nemzetközi nyelv magyarországi beszélőit körülbelül tíz főnyi magyar csoport képviseli majd a 95. Eszperantó Világkongresszuson (Universala Kongreso, UK), mely Kuba fővárosában, Havannában kerül sorra 2010. július 17-e és 24-e között.

Mint ismeretes, az Egyesült Nemzetek Közgyűlése 2010-et a kultúrák közeledésének nemzetközi évévé nyilvánította. A kongresszus résztvevői, akik tolmácsok segítsége nélkül megértik majd egymást a nyelvi egyenlőséget biztosító eszperantó nyelven, idén az év témáját, a kultúrák közeledését is megvitatják.

Az eszperantó, a több mint százhúsz éve létező, tervezett, semleges nyelv könnyen és élvezettel, játékosan megtanulható, beszélői az egész világban megtalálhatók.

Az eszperantó sikerét mutatja, hogy manapság a világhálón már több mint 50 millió oldal van ezen a nyelven közzétéve, a könyvkiadás terén pedig világszinten több mint harmincezer mű jelent már meg.

Az Eszperantó Világkongresszus minden évben más-más országban hozza össze a népek közötti kapcsolatok iránt érdeklődők, nemzetközi barátságokat keresők ezreit. Az első ilyen jelentőségű összejövetel óta (az első « Universala Kongreso » a franciaországi Boulogne-sur-Mer-ben zajlott le 1905-ben) Magyarország már három alkalommal is vendégül látta a világ eszperantistáit Budapesten : 1929-ben (21. UK, 1200 résztvevő), 1966-ban (51. UK, 3975 résztvevő) és 1983-ban (68. UK, 4834 résztvevő).

Kapcsolat, további tájékoztatás e témáról :

Magyarországi Eszperantó Szövetség (MESZ)
1368 Budapest, pf 193.
Telefon: 06-70-450.16.87; 06-70-450.16.86
http://eszperanto.t-online.hu/news.php

Kulturális Eszperantó Szövetség
1675 Budapest, pf. 87.
Telefon: 06-1-282.88.85
http://www.eszperanto.hu

62-nyelvű tájékoztató központ az eszperantóról
http://esperanto.net/info/index_hu.html

Az eszperantó ingyenesen és könnyen - internetezőknek
http://hu.lernu.net

Naprakészen az eszperantóról (Universala Esperanto-Asocio)
http://www.uea.org/informado/ghisdate/ghisdate_hungara.pdf

Az eszperantó nyelvről (Wikipédia)

http://hu.wikipedia.org/wiki/Eszperant%C3%B3_nyelv

samedi 29 mai 2010

KONGA ESPERO - Musique africaine actuelle - reggae - zouk latino funk-rock - écouter/télécharger

vinilkosmo-mp3-esperanto

"...et eurent l’idée de créer un groupe avec d’autres musiciens sous le nom de Konga Espero (Espoir Congolais) [...]" lire la suite ici.

***

English:

Vinilkosmo:
Download - Listen for free musics - songs MP3 and OGG
in Esperanto!

***

Español:
Vinilkosmo - Descargar - escuchar gratis músicas - canciones MP3 y OGG Esperanto
vinilkosmo-mp3-esperanto

vendredi 21 mai 2010

Los derechos lingüísticos de los pueblos indígenas a la luz del derecho internacional


Hilaria Supa Huamán,
Congresista de la República
,
Coordinadora del Grupo Parlamentario Indígena
,
Primera Vicepresidenta del Parlamento Indígena de América, y el
Rector de la Universidad San Antonio Abad del Cusco
,

en el marco del
Diplomado Internacional sobre Derechos Indígenas, Interculturalidad y Defensa del Medio Ambiente,
se complacen en invitarle a la

Conferencia

“Los derechos lingüísticos de los pueblos indígenas a la luz del derecho internacional”

Que dictará el Dr. Fernand de Varennes, de la Universidad de Murdoch, Australia.

La traducción, estará a cargo de Miryam Yataco, de la Universidad de Nueva York.

Lugar: Sala José Abelardo Quiñones, del Congreso de la República.
Fecha: 26 de mayo del 2010, a las 11 a.m.

Hilaria Supa Huamán y Víctor Raúl Aguilar Callo, agradecen su gentil asistencia.

Lima, mayo del 2010.

Informes Teléf.: (01) 3117510,
e-mail: jchuamanh@congreso.gob.pe.

INVITACIÓN CONFERENCIA

El Dr. FERNAND DE VARENNES (BIO)

Associate Professor Dr Fernand De Varennes

Fernand de Varennes (to be published soon)

Lengua materna. Miryam Yataco

Performing Andes. Miryam Yataco

Perú: Inauguran Diplomado sobre Derechos Indí­­genas, Interculturalidad y Medio Ambiente

Perú: “Los Derechos Lingüísticos de los PPII a la luz del Derecho Internacional”

Inauguran Diplomado sobre Derechos Indígenas, Interculturalidad y Medio Ambiente. [Perú]

Flyer

jeudi 13 mai 2010

Ranieri Clerici (UEA) pri Esperanto kaj FEI en RaiTv

Pri Esperanto kaj pri Federazione Esperantista Italiana (FEI) - en RaiTv.

Ranieri Clerici (antaŭa UEA-estrarano pri eksteraj rilatoj, ĉeforganizinto de la Simpozio pri lingvaj rajtoj ĉe UN) kaj Giorgio Novello (diplomato kaj aŭtoro de "L'interlinguistica tra creatività individuale ed incomprensione tra alloglotti") estas intervjuataj fare de la ĵurnalisto de RAI.tv:

Rai Parlamento - 10' di... del giorno 12/05/2010

dimanche 9 mai 2010

The human right to a mother tongue in revitalising Indigenous languages

Tove Skutnabb-Kangas' keynote speech at the conference:

"The Real California Gold"
Indigenous & Immigrant Heritage Languages of California.
University of California, Davis, May 7-8, 2010



You can download the pdf of this presentation from Tove Skutnabb-Kangas' website (Some lectures and videos)

jeudi 4 mars 2010

Une campagne d'idées pour un changement aux États-Unis est entrée dans sa seconde phase. L'espéranto est en 26ème position. Le 04 mars 2010 il lui manque 398 voix seulement pour entrer dans le cercle des 10 idées gagnantes. Il est donc important de se mobiliser pour soutenir l'idée de l'espéranto aux États-Unis.

De l'article d'introduction de cette proposition signée par Renata Ventura:
"La mise en œuvre de l'espéranto dans les écoles américaines pourrait rendre les enfants plus tolérants. Et nous avons certainement besoin de plus de tolérance en ce monde."

Une avancée de l'espéranto aux États-Unis lui permettrait de jouir d'une plus grande considération dans les pays francophones et dans le monde. La date limite pour voter est le 11 mars 2010:



Obama, introduce Esperanto as a Second Language subject in schools.

vendredi 25 décembre 2009

La Fédération Suisse des Sourds au Forum sur les minorités, ONU, Genève, 12 nov 2009

Intervention de Mme Eva Hammar, responsable département Médias, Fédération Suisse des Sourds http://www.sgb-fss.ch - au 2ème Forum sur les questions relatives aux minorités, Palais des Nations, Genève, le 12 nov 2009:



Le texte de l'intervention est disponible en pdf:

- en français:
http://www.droits-linguistiques.org/d...

in English:
http://www.linguistic-rights.org/doku...

"Tout d'abord, j'aimerais adresser mes remerciements aux représentants de l'Association Universelle d'Espéranto - http://www.uea.org - défenseurs des droits linguistiques - http://www.droits-linguistiques.org - pour m'avoir invitée à venir m'exprimer dans ce Forum au nom de la Fédération Suisse des Sourds - http://www.sgb-fss.ch

Je me présente brièvement: je m'appelle Eva Hammar, je suis sourde de naissance et je travaille à la Fédération Suisse des Sourds. Je m'exprime en langue des signes, une langue qui me donne accès à l'information et à la formation, grâce à la présence de mon interprète en langue des signes.

La langue des signes a été interdite pendant plus de 100 ans (1880-1980) en Europe. L'une des conséquences est qu'actuellement, le niveau de formation moyen des sourds en Suisse est plus bas que la moyenne. Les sourds n'ont toujours pas un accès à l'information et à la formation égal à celui des entendants. Par conséquent, peu de sourds participent à la vie politique de leur pays, et actuellement, il n'y a pas de personnes sourdes qui soient élues à des fonctions publiques.

La Déclaration universelle des droits de l'homme prévoit que toute personne a le droit "de prendre part à la direction des affaires publiques de son pays" et d'accéder "dans des conditions d'égalité, aux fonctions publiques de son pays". Le Pacte international relatif aux droits civils et politiques reconnaît également ce droit de chaque citoyen de ne subir discrimination de pouvoir participer de façon effective à la vie politique.

Par ailleurs, la Convention relative aux droits des personnes handicapées, adoptée par l'Assemblée générale des Nations unies le 13 décembre 2006, énonce encore plus clairement qu'il faut garantir le droit des personnes handicapées, y compris les personnes sourdes, de pouvoir exercer les droits politiques en égalité avec les personnes entendantes.

En effet, voici un extrait de l'article 29 de cette Convention: "Participation à la vie politique et à la vie publique" stipule bien le devoir des États Parties de garantir aux personnes handicapées la jouissance des droits politiques et la possibilité de les exercer sur la base de l'égalité avec les autres.

Concrètement, cela signifie que les personnes sourdes doivent avoir la possibilité égale à celle des entendants de participer activement à la vie politique, de voter et de se faire élire à des fonctions publiques, tout ceci dans une langue qui leur est totalement accessible telle que la langue des signes. Cela implique que les personnes sourdes et malentendantes doivent avoir un accès complet aux informations et atteindre un niveau de formation égal à celle des personnes entendantes.

Cet idéal n'est pas encore une réalité, il existe encore de nombreux obstacles empêchant les personnes sourdes d'accéder à cette égalité. Néanmoins, grâce à l'existence de ces différents textes, nous les sourds et les associations des sourds - gardons espoir que la situation évoluera rapidement vers cet idéal.
"

*****

mercredi 3 juin 2009

En vue des élections européennes des 4-7 juin 2009...

Henri Masson:
Le «cadeau» de Gordon Brown au monde

L'auteur de l'article, Henri Masson, est coauteur de "L'homme qui a défié Babel", une biographie du Dr Zamenhof rédigée avec René Centassi, ancien rédacteur en chef de l’AFP, publiée d'abord en français, parue ensuite en espéranto (simultanément avec la seconde édition en français, en 2001, les deux chez L'Harmattan, à Paris), en coréen et espagnol (2005), en lituanien (2006) et en tchèque (2007).

Dans cet article, traduit de l'espéranto, avec de nombreuses références, il attire l'attention du lecteur, non seulement européen, mais du monde entier, sur le danger croissant que représente une langue NATIONALE dans le rôle de langue internationale, et même européenne, surtout lorsqu'apparaissent les véritables motifs de son imposition dans ce rôle, et ceci alors qu'il règne un silence total et scandaleux des partis politiques sur ce sujet encore tabou.

Le «cadeau» de Gordon Brown au monde

http://www.droits-linguistiques.org/dokumento

adresse raccourcie:
http://minilien.fr/a0jqnv

mercredi 13 mai 2009

Dr. Robert Phillipson about European Union language policy

Dr. Robert Phillipson about European Union language policy





















Dr. Robert Phillipson

Photo: © 2009 Stefano Keller


Prof. Renato Corsetti (Universala Esperanto-Asocio) interviews Dr. Robert Phillipson about European Union language policy in the light of his 2003 book "English-only Europe? Challenging language policy" (translated by István Ertl into Esperanto, 2004).

http://www.linguistic-rights.org/robert-phillipson/Robert_Phillipson_about_European_Union_language_policy.html

Short address: http://uri.fi/SO/

samedi 29 novembre 2008

Tove Skutnabb-Kangas: Linguistic Genocide in Education Or Worldwide Diversity and Human Rights?




Tove Skutnabb-Kangas (guest researcher at the Department of Languages and Culture, University of Roskilde, Denmark and visiting professor at Åbo Akademi University, Department of Education, Vasa, Finland):

“Many linguists and others seem to dismiss Esperanto as an alternative to today’s international communication, without actually knowing (almost) anything about it. Of the world’s planned languages […] Esperanto is today the most known and used.”

“Esperanto takes much less time to learn than any ‘natural’ languages, because it is regular and logical - there are no exceptions. But still you can say whatever you want in Esperanto, because everybody can easily create new words which are immediately understandable for everybody else once the root is explaned - the words are relatively transparent.”

“There are studies showing that learning Esperanto has propaedeutic value for learning later languages - if you have studied Esperanto first, you learn other languages faster.”

“I see Esperanto as a possible viable alternative to today’s languages for international communication.”

“Ignorance and prejudices may prevent useful solutions.”

Tove Skutnabb-Kangas: Linguistic Genocide in Education Or Worldwide Diversity and Human Rights? New Delhi, Orient Longman, 2008 (pages 280, 281, 283, 284)

Tove Skutnabb-Kangas' Personal Homepage:
http://www.tove-skutnabb-kangas.org/

Idea For Change - Barack Obama

(terminé)