dimanche 11 novembre 2018

Reveno!

Alvenis la tempo por re-aktivi en miaj diversaj blogoj, post tiu granda migrado de preskaŭ ĉiu el ni (rete publikigantaj esperantistoj) al Vizaĝlibro (Facebook)..., tute forlasinte antaŭ kelkaj jaroj la aliajn eblojn de komunikado, publikado (kiel ĉi tie, aŭ en iperniti kaj aliloke).

Fakte, en la reto estas bone publikigi en multaj lokoj, en diversaj retejoj, blogoj, inter (kaj al) kiuj estas bone aldoni ligojn el alilokaj publikaĵoj, komentoj, artikoloj, por pli bone konigi ĉion publikigitan, bone informi, 'nutri' la guglan kaj aliajn serĉilojn per tiuj ligoj, materialoj, niaj ŝlosilvortoj en diversaj lingvoj (Esperanto, internacia lingvo, lingvaj rajtoj, ktp.).