dimanche 26 juin 2022

ESPERANTO-TAGO - 26-07-2022 - Tago de Lingva Justeco

26a de julio - Esperanto-Tago, tago de Lingva Justeco


Kial la Esperanto-Tago? - Kial ĝi estas grava por la tuta mondo nun?

La 26an de julio 1887 aperis la unua libro pri la internacia lingvo Esperanto. Esperanto estas proponata por uzo en rilatoj inter personoj de malsamaj denaskaj lingvoj, kiuj tiel neŭtrale kaj lingve egalrajtece interparolus, kaj la komunikado inter ili estus justa. Neniu rajtas senti sin supera al la alia.

Ni, esperanto-parolantoj, proponas al la mondo festi la 26-an de julio kiel la tagon de Lingva Justeco, de justaj interrilatoj kulturaj, popolaj, etnaj. Justa komunikado estas la situacio, en kiu ĉiuj interparolantoj disponas pri la samaj lingvaj eblecoj sin esprimi. Estas klare, ke, se iuj rajtas paroli en sia denaska lingvo, dum aliaj devas uzi la denaskan lingvon de la alilingvanoj, tiam ne ekzistas tia situacio de egaleco.

Elektante kaj metante unu aŭ kelkajn lingvojn super la aliajn, oni signalas la pli grandan gravecon aŭ la regadon fare de la denaskaj uzantoj de tiuj lingvoj. Tiu elekto fariĝas rimedo por ekskludi homojn el politiko, edukado, aliro al komercado kaj multaj aliaj aspektoj de la socia vivo. Ĝi fortigas sociajn-ekonomiajn malegalecojn inter homgrupoj.

Ekzistas lingvaj homaj rajtoj kaj ekzistas homaj rajtoj kun lingva enhavo. Libereco de sinesprimado kaj la rajto uzi sian denaskan lingvon estas nedisigeblaj.

Spertoj ĉirkaŭ la mondo montras, ke plurlingvaj politikoj povas pliampleksigi ŝancojn por homoj en multaj manieroj. Tio, kion egaleca mondo bezonas, estas formulo, cetere rekomendita de UNESKO, kiu donas publikan agnoskon al la uzado de ĉiuj lingvoj: gepatra, landa/regiona kaj internacia.

a) Gepatra lingvo. Homoj deziras kaj bezonas povi uzi sian gepatran lingvon, kiam tiu ĉi estas nek la regiona nek la internacia lingvo, en kiel eble plej multaj situacioj. Infanoj en elementaj lernejoj rajtas ricevi instruon en la hejma lingvo.

b) Landa/regiona lingvo. Lingvo de loka ligado faciligas komunikadon inter malsamaj lingvogrupoj – kiel ekzemple la svahila en orientafrikaj landoj, kie ankaŭ multaj aliaj lingvoj estas parolataj.

c) Internacia lingvo. En tiu ĉi epoko de facila internacia komunikado, ĉiuj homoj devas havi la rajton uzi neŭtralan internacian lingvon, kiu situigas la popolojn je la sama nivelo, kiam temas pri internacia komunikado kaj kultura interŝanĝado.

Registaroj devas agnoski ĉiujn uzatajn lingvojn kaj laŭeble faciligi ties instruadon kaj uzadon en la vivo. Ekzistas multaj versioj de tiaj plurlingvaj formuloj, depende de la lando. Dum estas eble kaj eĉ dezirinde, ke ŝtato restu "neŭtrala" pri etneco kaj religio, tio ĉi estas neebla pri lingvoj. La homoj en la mondo kaj la civitanaro en la unuopaj landoj bezonas komunan lingvon por antaŭenigi reciprokan interkomprenon kaj efikan komunikadon, sed samtempe ili rajtas utiligi sian gepatran lingvon.

La internacia lingvo Esperanto estas ilo neŭtrala por certigi la lingvajn homajn rajtojn je internacia, interpopola nivelo.

- "El ĉiuj planlingvoj de la mondo Esperanto estas hodiaŭ la plej konata kaj la plej uzata. Laŭ mi, ĝi alportos multajn avantaĝojn, se la homoj konsideros ĝin serioze. ...Esperanto bezonas malpli da lernotempo ol iu ajn 'natura' lingvo, ĉar ĝi estas regula kaj logika, ne havas esceptojn. Tamen, oni povas en Esperanto diri ĉion, kion oni volas [...]" - laŭ la monde konata lingvistino Dr. Tove Skutnabb-Kangas.

Ĝi, krome, malhelpas la hegemonion de la momente grandaj potencoj. Tiuj potencoj nuntempe parolas unu lingvon, sed, kia estos la estonteco, post 50 jaroj?

- "Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiuj lingvoj, estas la celo, al kiu Esperanto signife kontribuas." - laŭ alia konata lingvisto, Dr. Robert Phillipson.

Estas tempo ĉesi pensi laŭ la nuntempa maniero, ni devas komenci starigi situacion de egaleco inter ĉiuj popoloj de la mondo.

ESPERANTO estas ilo por atingi kaj realigi justan komunikadon.

- - - - - - - - - - - -